Vidu supren al MIAVIVO
Kaj
Jutubo
Unu el miaj poemoj
Alia mi estas kun vi
propra mi jam ne estas fremda al vi
min ĉirkaŭtenas forprenas malbenas vi
al kiu mi tute proksimas
kun kiu mi vojas tra la vivo
kun kiu mi devas esti dum la vivo
mi estas alia
alia mi estas kun vi
alia kaj nuda
propra mi estas al vi
malĉifrita kalkulita
registrita kundividita
propra
jam ne fremda
arbo figo kaj folio
estas ni
nudaj en niaj indulgemaj feloj el lumo
senhaŭtigitaj pro kiel vi min
mi vin rigardas
sur nigra lito mi ŝajnas blanka
en nigra kaĝo
mi liberiĝas
mi ne restas magra kaj malgranda
nuda mi estas
kun vi mio estas
aliulo kiun
mi povas rigardi
Aad van der Klaauw